Maksimumo kaj minimumo

Lokaj kaj mallokaj maksimumoj kaj minimumoj de cos(3πx)/x por 0,1≤x≤1,1
La malloka maksimumo estas la punkto je la supro.

En matematiko, maksimumo estas la plej granda valoro kiun funkcio havas en la punkto kompare al ĉiu punkto de donita najbaraĵo (loka maksimumo) aŭ de argumentaro de la funkcio (malloka maksimumo). La punkto de maksimumo estas la punkto kie valoro de la funkcio estas la maksimumo.

Minimumo estas la plej malgranda valoro kiun funkcio havas en la punkto kompare al ĉiu punkto de donita najbaraĵo (loka minimumo) aŭ de argumentaro de la funkcio (malloka minimumo). La punkto de minimumo estas la punkto kie valoro de la funkcio estas la minimumo.

Ambaŭ maksimumo kaj minimumo estas nomataj kiel ekstremumo. Tiel, ĉiu loka maksimumo kaj ĉiu loka minimumo estas loka ekstremumo, ĉiu malloka maksimumo kaj ĉiu malloka minimumo estas malloka ekstremumo.

La valoroj de malloka maksimumo kaj malloka minimumo estas skribataj kiel max kaj min respektive.

Punkto de malloka maksimumo kaj punkto de malloka minimumo estas skribataj kiel argmax kaj argmin respektive.

La terminoj loka kaj malloka estas sinonimoj al relativa kaj absoluta respektive.

Sur grafikaĵo de funkcio ĝia loka maksimumo aspektas kiel supro de monteto kaj loka minimumo aspektas kiel fundo de kavo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search